En sonĝ' penetra, stranga tre ofte al mi venas virino nekonata, de mi amata, ama, alia ĉiufoje, kaj tamen ĉiam sama, virin', kiu min amas, kaj kiu min komprenas. Ŝi min komprenas plene, ĉi diafana koro, ve, sole por ŝi ĉesis problem' esti fatala, jes, nur por ŝi; la ŝviton de mia frunto pala ŝi povas refreŝigi, nur ŝi, per sia ploro. Ĉu bruna, blonda, ruĝa si estas? Mi ne konas. La nomo — mi memoras — sonore, dolĉe sonas, kiel la nom' de l' karaj, kiujn la viv' ekzilis. Rigardo ŝia estis rigardo de statu', kaj ŝia trankvilflua kaj grava voĉ' similis al karaj voĉoj, mutaj, kaj ne sonantaj plu. |